quarta-feira, 4 de junho de 2014

Terminou mais um curso de Esperanto / Finiĝis pli unu E-kurso

La 30-an de majo 2014 finiĝis pli unu baza kurso de Esperanto gvidita de la kuba instruisto Gonzalo Collantes Garcia.
La kurso okazis de la 22-a de aprilo ĝis la 29-a de majo, de la 19-a ĝis la 21-a horo ĉe CECITE (Scienca kaj Teknologia Edukejo), Farol, Maceió, Alagoas, Brazilo. Je la sepa fojo Gonzalo venis al nia urbo por gvidi bazajn Esperanto-kursojn. 
La prezidantino de Alagoana Asocio de Esperanto, Núbia Sobral, gratulis la kursfinintojn kaj dankis al la samideano, respondeculo, kiu venigis la instruiston Gonzalo al nia urbo Maceió kaj pro lia apogo al la disvastigo de Esperanto en la ŝtato Alagoas.

En la komenco de la ferma ceremonio Gonzalo gratulis la gelernintojn kaj instigis ilin daŭrigi la lernadon de la lingvo kaj promesis reveni al nia urbo venontjare. Post tio li legis al ili tekston verkita de li, kies titolo estas: Mia Esperantujo. 


Partoprenis la eventon la geedza esperantista paro Neider kaj Iolanda Jatobá.
Iolanda, Gonzalo kaj Neider

Estis invitita por la fermo profesoro David Wanderley el IFAL-Maceió, kiu en pasintaj jaroj organizis kursojn por Gonzalo en tiu Eduka Instituto. 

David kaj Jailton (ekslernanto de Esperanto)
Poste tio Gonzalo kaj Núbia enmanigis la atestilojn al la kursfinintoj.










Ankaŭ Gonzalo ricevis atestilon, kiun li kunportis al Santiago de Kubo.


La dek du kursfinintoj dankis la instruiston per donaceto kaj bela dulingva karto kun iliaj subskriboj.



Sube estas pliaj fotoj de la fermo de la kurso:







Nenhum comentário: